Bitcoin kaj Esperanto

Konversacio inter du Esperantistoj

Bonvenon al Bitmono kaj Esperanto! Mia celo kun ĉi tiu libro ne estas analizi la ekonomion de Bitmono, mi ne rigardos Bitmonon de la vidpunkto de investado, aŭ provos konvinki vin, ke ĉiuj devus posedi iomete. Ni ne rigardos diagramojn aŭ prezojn. Fine, ni ne esploros kiel la protokolo funkcias sur profunda nivelo, kaj ni ne rigardos ajnan komputilan kodon. Mia celo estas simple uzi la internacian lingvon Esperanto por paroli pri projekto de internacia mon-sistemo, Bitmono. Kiu estas unu el la plej interesaj kaj profundaj inventoj de nia tempo. …

A5, 100 pages

Esperanto language

Published March 29, 2023

Show more

Reviews

Mi kovras la orelojn

Mi legis la senpagan PDF-an version de ĉi tiu libro ĉar la aŭtoro rekte sendis ĝin al mi kaj iomete insistis. Ĝi estas mallonga kaj honeste mi legis ĝin rapide kaj ne tute atente.

La libro estas en du partoj. La unua parto estas respondoj al la kutimaj kritikoj de Bitmono kaj la dua parto estas rekta citado de konversacio inter la aŭtoro kaj anonimulo ĉe socia reto kiu kontraŭas uzon de Bitmono. Fakte la anonimulo plejparte parolas pri la samaj kutimaj kritikoj de la unua parto, do la argumentoj iom ripetiĝas. Mi trovas ke la formato jam estas tre negativa kaj preskaŭ agresa, kio ne ŝajnas al mi tre bona maniero konvinki iun pri io ajn. Oni havas la impreson esti en trinkejo kaj iu nekonatulo aperas sen invito por disputi kun vi pri sia preferata temo. Mi pensas ke estus pli konvinke havi iun pozitivan mesaĝon pri …